Accueil 
 Contact 
 Revue de Presse 
 Présentation   Programme   FAQ   NO G8   Organisations 
 
Paroles de G Monde
Site ancien : Paroles de G Monde
-  Prenez la parole au G Monde Environnement.
-  Speak Up for the G Monde Environnement.
-  Utilice su voz !
-  Ekparolu do !
ESPERANTO : La planedo ne estas varo ! Ekparolu do !
Le mardi 25 mars 2003.

La planedo ne estas varo ! Ekparolu do !

La G-8, kiu kunigas la sep plej ricxajn landojn en la mondo, plus Rusion, ludas, konsekvence, rolon de registaro de la mondo, sen iu ajn rajtigiteco. Gxi ne estas komisiita de la popoloj de la planedo sed tamen trudas siajn elektojn kaj gvidas la pasxojn de la mondo. Gxi ekrealigas nov-liberalismajn politikojn, kiuj plirapidigas la koncentrigon de la ricxajxoj profite al kelkaj kapital-posedantoj, kiuj malfirmigas dungecon kaj la vivkondicxojn de plejmulto el la popoloj kaj favorigas la kulturajn eksigojn kaj la detruon de la medio.

Ni ne plu lasu la parol-monopolon al la potenculoj. Nun venis tempo proponi, ke demokrata " G-mondo " organizigxu por kontraux-ekvilibrigi tiun senrajtan G8.


Unu " G-mondo por la medio "


La G8-ministroj pri medio okazigos sian venontan pintkunvenon en Angers, Francio, cxe la bordoj de rivero Loire, la 25-an, 26-an kaj 27-an de aprilo 2003. Paralele kun tiu kunveno okazos alia pintkunveno civitana kaj plurisma, malfermata al la mondo :


Alia pintkunveno por la medio.


Tiu granda monda ekologia forumo estos malfermata al cxiuj, kiuj deziras konstrui alian mondon justan kaj senpartian, respektantan la homojn kaj la planedon. Ekspozicioj, laborgrupoj, debatoj kaj konferencoj okazos dum tiuj tri tagoj en la " vilagxo de Gmondo-medio ". Granda pacisma marsxo disvolvigxos en Angers, posttagmeze de sabato, la 26-an de aprilo. Tiu marsxo finigxos per granda spektakl- kaj fest-vespero.

Alia mondo estas necesa ! Ni gxin konstruu kune. Cxiuj en Angers en " Gmondo-medio " de la 25-a gxis la 27-a de aprilo !


" Paroloj de G-mondo por la medio "


Vi ne povas veni surloken, cxu ? Do sendu kontribuajxon per retposxto aux letero ! Nura devigo : la tuto devas ne superi A4-pagxon (21x29,7 cm) ! Pri la enhavo zorgas vi : teksto de propono, de kontestado, de atestado, poezio, desegno, ktp., cxio estas ebla. Tiuj kontribuajxoj povos esti integritaj en la forumojn/debatojn (afisxitaj, legataj de aktoroj aux projekciataj). Cxiuj tiuj "paroloj" eble estos poste kunigitaj en grandan kolekton kaj disvastigataj fine de la "G-mondo medio" kun la sintezaj laborajxoj. Por sendi gxin, ununura adreso : Ne forgesu diri al ni, kiu vi estas kaj de kie venas via mesagxo !


G-monde environnement - 1 rue Bardoul - 49000 ANGERS - FRANCIO Informoj :









G Monde Environnement - 1 rue Bardoul 49100 ANGERS - Fax : 02 41 05 22 80   Tel bénévolat : 06 81 47 38 95
[ nous écrire ]  [ plateforme ] [ bulletin d'adhésion ] [ dossier de presse ]
Site réalisé avec SPIP